En decembro 2019, la Internacia Laborista Asocio (ILA) en ĝia kongreso
okazinta en Melburno, Aŭstralio, decidis iniciati Internacian Semajnon
kontraŭ Nepagitaj Salajroj. La sekcioj de la ILA interkonsentis organizi
diversajn aktivaĵojn dum la 3a semajno de oktobro kun la celo turni la
atenton al la disvastigita fenomeno de nepagitaj salajroj kaj por montri
kiujn armilojn ni povas usi por lukti kontraŭ ĝi. Ĉar ni, la gelaboristoj,
laboras por ke oni pagu al ni, ne por volonte fari la dungantojn pli kaj
pli riĉaj.
Bedaŭrinde, ni vivas en socio kie ni estas devigataj perlabori salajron se
ni volas daŭre vivi. Ni bezonas monon por manĝaĵoj, loĝado, edukado,
san-servoj, ktp. Tiel, kiam niaj salajroj ne estas pagataj la sekvoj
povas esti dramaj por ni kaj por tiuj kiu dependas de ni.
Okaze de tiu ĉi Internacia Semajno ni volas memorigi ke ni, la
gelaboristoj, havas niajn proprajn armilojn por defendi nin mem kontraŭ
dungantoj.
Oni kutime nur fidas tribunalojn por solvi labor-rilatajn kverelojn. Leĝoj
varias de lando al lando. Eĉ se gravas koni ilin, ni ne povas fidi ilin,
ĉar kutime ili tute ne sufiĉas por defendi nin.
Imagu nun ke vi laboras sen iu ajn kontrakto, kiel vi pruvos ke vi laboris
por dunganto kaj ke ili do devas pagi al vi? Sen ajna kontrakto, se oni
maldungas vin, kiel vi ricevos vian kompenson aŭ vian asignaĵon por
senlaboreco se tiaj rajtoj entute ekzistas en via lando? Kaj kiam oni
devigas vin labori kromajn horojn sed oni ne pagas al vi tiujn horojn, ĉu
vi ne tiam laboras senpage? Kaj se via kontrakto diras ke vi estas
brak-laboristo sed vi estas alte kvalifikita maŝinisto, ĉu oni pagas al vi
tiom, kiom oni devus pagi al vi laŭ la kolektiva labor-kontrakto se entute
estas iu ajn? Kaj se vi estas virino kaj vi ricevas malpli da mono ol viaj
viraj kolegoj eĉ se vi faras la saman laboron, ĉu tio ne estas parte
nepagata salajro? Kaj se vi estas ĉe la fino de via supera edukado kaj vi
laboras kiel stipendiulo por mizera salajro eĉ se vi faras la saman laboron
kiel viaj pli spertaj gekolegoj, ĉu oni ne trompas vin? Kaj kiam vi estas
malsana sed vi ne rajtas ricevi asignaĵon, ĉu estas via kulpo? Ĉu vi ne
bezonan monon kiam vi malsanas? Kaj se oni maldungas vin ĉiujunie kaj
denove dungas vin ĉiuseptembre, kiu pagas viajn feriojn? Kaj se vi trovas
nur provizorajn laborojn dum unu semajno en la tuta montao, ĉu viaj
geinfanoj ne manĝas ĉiutage?
Oni simple ne faras la leĝojn por porteki nin, sed por plifaciligi ĉion al
dungantoj. Ili estas tiuj kiu vere iniciatas la leĝojn, ne la deputitoj en
parlamentoj. Tial ni ne luktas por tio kio etas laŭleĝa, sed simple por
niaj interesoj. Kaj ni luktas rekte frontante kontraŭ tiuj kiuj atakas nin
kaj traktas nin kiel homajn estaĵojn sen rajtoj.
Eĉ se la leĝo estas fovora al ni, plejofte ni ne luktas por niaj rajtoj ĉar
ni sentas nin izolitaj kaj ni timas perdi ĉion. Ni sentas nin izolitaj ĉar
la ŝtatoj, helpe de la sindikatoj sub kontrolo de politikaj partioj,
sukcesis ke ni ne plu kredu je mem-organizado kaj solidareco por defendi
nin. Dungantoj simple preferas intertrakti kun profesiaj sindikatuloj por
la solvado de labor-rilataj disputoj. Tial, ĉar ili scias ke ili povas
facile subaĉeti profesiajn reprezentantojn de la gelaboristoj, sed ili ne
povas subaĉeti tutan grupon de gelaboristoj kiu decidas en siaj propraj
kunsidoj kiel batali kontraŭ la mastroj.
Se ni vere volas defendi niajn interesojn, ni devas socialigi la lukton por
ke la tuta komunumo sciu kio suferigas nin. Tiamaniere ni povos disvolvi
solidaran senton kiam ni ekkonscios ke niaj proplemoj estas tiuj de niaj
najbaroj.
Kiam ili ŝuldas salajron al laboristo aŭ al laboristino, mastroj devas
senti ke ili alfrontas ne izolitan unuopulon sed solidaran komunumon pretan
uzi siajn proprajn armilojn.
Ni ne povas kredi je dialogo kun dungantoj por defendi nin mem. Ni ne devas
forgesi ke nur mono gravas por dungantoj kaj ke la plej taŭga maniero lukti
konraŭ ili estas fari ilin perdi profitojn. Kaj do, kiel ni faras
dungantojn perdi monon? Ni devas ĉesi labori por ili, ĉesi aĉeti tion kion
ili vendas kaj fizike detrui la mediojn kiujn ili bezonas por la produktado
kaj vendado de varoj kaj servoj. Alivorte: striko, bojkotado kaj sabotado.
Tiuj estas niaj armiloj.
Sed ne miskomprenu nin. Ni ne luktas por justa salajro, ĉar ajna ekonomio
bazita sur salajro estas ekonomio bazita sur profito kaj ekpluatado.
Mastroj dungas vin ĉar ili bezonas vin por gajni monon. Kaj ili ĉiam pagos
al vi malgrandan parton de la mono kiun ili gajnas per via penado.
La ĉiutaga batalo kontraŭ la nepagitaj salajroj estas nur rekta respondo al
tuja problemo. Kvankam ni taksas ĝin defenda lukto, ĝi estas parto de nia
longatempa batalo por tiuj profundaj ŝanĝoj en la socio kiujn ni bezonas
por malebligi ke malgranda parto de la populacio vivu de la penado de la
resto. Kaj tiujn radikalajn ŝanĝojn en la socio ni nomas Sociala Revolucio.
Suferado disvastiĝas tra la tuta mondo. Kaj tiun suferadon kaŭzas sociaj,
ekonomiaj, rasaj kaj genraj diferencoj. Krome, kapitalisma ekonomio kaŭzas
klimatan krizon kiu detruas la planedon.
Tiu ĉi estas la realo por miloj da milionoj. Tamen, la problemo ne estas
manpleno da avaraj kaj kruelaj individuoj. De unu flanko la problemo estas
ekonomio orientita al la profitoj, ne orientita al la bezonoj de la
komunumoj: kapitalismo. De la alia flanko la problemo estas hierarkioj en
ĉiuj sferoj de la socio kiuj arte dividas nin kaj kiuj estas fonto de
opreso kaj neegaleco. Kaj ni ne devas forgesi ke la ŝtatoj ĉiam estis
lojala servanto de kapitalismo kaj ke ili do neniam estos instrumentoj per
kiuj atingi socialan justecon, eĉ se kelkaj socialistoj kredas ke la ŝtato
portos al ni egalecon kaj liberecon.
Se ni volas alian mondon, ni devas konstrui novan socion kaj novan
ekonomion kun fokuso en la bezonoj de la popolo kaj ne en la bezonoj de la
kapitalistoj. Kaj por vivi feliĉajn vivojn kiujn valoras la penon vivi, ni
ne bozonas nek kapitalismon nek la ŝtatojn. Tion ni opinias. Se vi same
opinias kontaktu vian plej proksiman grupon de la ILA. La lukto kontraŭ la
nepagitaj salajroj estas nur unu el la luktoj en kiuj ni partoprenas kaj en
kiuj ni venkas danke al rekta agado, solidareco kaj reciproka subteno.
La Internacia Sekretariato.